Psalmaro 38:12
Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
13Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
Cross References
2 Samuel 17:1Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto.
Psalms 10:9Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
Psalms 35:4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
Psalms 41:5Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
Psalms 62:3Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
Psalms 69:9Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.