Psalmaro 4:1
Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.
Cross References
1 Samuel 17:37Kaj David diris: La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.
1 Samuel 23:26Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
Job 36:16Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.
Psalms 11:7Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.
Psalms 18:18Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
Psalms 24:5Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.