Psalmaro 4:8
Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
Londona Biblio
In The King James Version
I will both lay me down in peace, and sleep: for thou, LORD, only makest me dwell in safety.
In Context
7Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
Cross References
Leviticus 25:18Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere.
Deuteronomy 12:10Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere:
Job 11:18Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
Psalms 16:8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
Proverbs 3:24Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
Ezekiel 34:25Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.