Psalmaro 40:5
Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 11:8Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.
Job 5:9Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
Job 26:14Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?
Psalms 71:15Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
Psalms 92:5Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.
Psalms 139:6Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni.