Psalmaro 42:1
Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
As the hart panteth after the water brooks, so panteth my soul after thee, O God.
In Context
2Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
Cross References
Exodus 6:24Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
Numbers 16:32kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj ĉiujn homojn de Koraĥ kaj la tutan havon.
1 Chronicles 6:22La idoj de Kehat: lia filo: Aminadab; lia filo: Koraĥ; lia filo: Asir;
1 Chronicles 25:1David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
Psalms 45:1Mia koro pleniĝis per bona temo; Mi kantos pri reĝo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
Psalms 47:1Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.