Psalmaro 42:2
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
Londona Biblio
In The King James Version
My soul thirsteth for God, for the living God: when shall I come and appear before God?
In Context
1Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
3Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Cross References
Joshua 3:10Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
Psalms 27:4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psalms 43:4Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
Psalms 63:3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
Psalms 84:4Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
Psalms 84:10Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.