Psalmaro 44:5
Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
6Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
Cross References
1 Kings 22:11Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos.
Psalms 18:39Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
Psalms 91:13Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
Psalms 118:10Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Isaiah 41:14Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
Zechariah 10:5Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj.