Psalmaro 46:9
Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
10Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
Cross References
Joshua 11:6Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.
1 Samuel 2:4La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.
Psalms 76:3Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.
Isaiah 10:23Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
Isaiah 60:18Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto.
Ezekiel 39:9Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la daŭro de sep jaroj.