Psalmaro 47:9
La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
Cross References
Genesis 49:10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
Exodus 3:15Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.
Psalms 72:7En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.
Psalms 89:18Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
Psalms 110:2La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
Isaiah 11:10En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.