Psalmaro 48:10
Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
11Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.
Cross References
Exodus 3:13Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?
Deuteronomy 28:58Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon: LA ETERNULON, VIAN DION:
1 Chronicles 16:14Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
Psalms 45:7Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
Psalms 113:3De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
Psalms 145:17Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.