Psalmaro 49:14
Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
15Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela.
Cross References
Job 4:21La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.
Job 21:13Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.
Job 24:19Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
Psalms 9:17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Psalms 39:11Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.
Psalms 47:3Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.