Psalmaro 49:18
Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
19Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
Cross References
Deuteronomy 29:19kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.
Esther 3:2Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
Psalms 10:3Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
Hosea 12:8kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.
Acts 12:20Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo.