Psalmaro 50:1
Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis.
Cross References
Joshua 22:22Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ.
1 Kings 18:36Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion.
1 Chronicles 15:17Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja;
1 Chronicles 25:2el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo.
2 Chronicles 29:30Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis.
Nehemiah 9:32Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de Asirio ĝis la nuna tago.