Psalmaro 50:4
Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon:
Londona Biblio
In The King James Version
He shall call to the heavens from above, and to the earth, that he may judge his people.
In Context
3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
5Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
Cross References
Deuteronomy 4:36El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi aŭdis el meze de la fajro.
Deuteronomy 31:28Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron.
Psalms 50:6Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
Psalms 98:9Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Isaiah 11:3Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;
Micah 6:1Aŭskultu, kion diras la Eternulo: Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon.