Psalmaro 51:11
Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
Londona Biblio
In The King James Version
Cast me not away from thy presence; and take not thy holy spirit from me.
In Context
10Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
12Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.
Cross References
Genesis 4:14Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
Judges 13:25Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.
Judges 16:20Kaj ŝi diris: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.
1 Samuel 16:14Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
2 Kings 13:23Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.
2 Kings 23:27Kaj la Eternulo diris: Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.