Psalmaro 51:13
Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.
Londona Biblio
In The King James Version
Then will I teach transgressors thy ways; and sinners shall be converted unto thee.
In Context
12Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.
14Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
Cross References
2 Kings 17:20Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute forĵetis ilin de antaŭ Si.
Psalms 19:7La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
Psalms 25:4Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.
Psalms 32:5Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
Isaiah 2:3Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Jeremiah 31:18Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.