Psalmaro 51:6
Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
7Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
Cross References
Genesis 20:5Li diris ja al mi: Ŝi estas mia fratino; kaj ŝi ankaŭ diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
2 Samuel 12:13Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
1 Chronicles 29:17Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi.
Job 32:8Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
Psalms 5:9Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritas.
Psalms 26:2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron.