Psalmaro 51:8
Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
Londona Biblio
In The King James Version
Make me to hear joy and gladness; that the bones which thou hast broken may rejoice.
In Context
7Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
9Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
Cross References
1 Chronicles 29:17Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi.
Psalms 6:2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
Psalms 30:11Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
Psalms 38:3Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
Psalms 126:5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
Isaiah 57:15Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.