Psalmaro 53:5
Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
1 Samuel 14:15Tiam fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.
Job 15:21Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
Psalms 14:5Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
Psalms 35:26Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
Psalms 73:20Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.