The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 58

1Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj?

2Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

3De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

4Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,

5Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.

6Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!

7Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.

8Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;

9Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.

10Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

11Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.

← Psalmaro 57Read In The App, Free →Psalmaro 59 →

Study Psalmaro 58

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150