Psalmaro 60:4
Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili ĝin levu pro la vero. Sela.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.
5Por ke liberiĝu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
Cross References
Exodus 17:15Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo.
Psalms 20:5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
Song of Solomon 2:4Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.
Isaiah 11:12Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
Isaiah 49:22Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj.
Isaiah 59:19Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; ĉar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.