Psalmaro 60:7
Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
8Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
Cross References
Genesis 49:10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
Joshua 13:31kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj.
Joshua 17:5Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan;
1 Chronicles 12:19Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul.
Psalms 108:7Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.