Psalmaro 63:9
Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
Londona Biblio
In The King James Version
But those that seek my soul, to destroy it, shall go into the lower parts of the earth.
In Context
8Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
10Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.
Cross References
Numbers 16:30Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo.
1 Samuel 28:19kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj.
Psalms 9:17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Psalms 35:4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
Psalms 38:12Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
Psalms 55:15La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.