Psalmaro 66:12
Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
13Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
Cross References
Job 5:19En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
Psalms 33:19Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
Psalms 107:35Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
Isaiah 35:6Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.
Isaiah 43:2Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.
Daniel 3:26Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.