Psalmaro 68:35
Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.
Cross References
Exodus 15:1Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.
Deuteronomy 33:26Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun, Kiu sidas en la ĉielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.
Job 37:22De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.
Psalms 29:11La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.
Psalms 47:2Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
Psalms 66:5Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.