Psalmaro 71:18
Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
19Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
Cross References
Exodus 13:8Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el Egiptujo.
1 Samuel 4:15Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi.
1 Chronicles 29:10Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
Psalms 48:14Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.
Psalms 78:4Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
Psalms 145:4Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.