Psalmaro 72:10
La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
11Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
Cross References
1 Kings 10:1Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj.
1 Kings 10:10Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromaĵoj, kiom la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
2 Chronicles 9:21Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
Psalms 45:12Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
Psalms 68:30Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
Isaiah 42:10Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj ŝipveturas sur la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, insuloj kaj iliaj loĝantoj.