Psalmaro 75:1
Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon.
Cross References
Exodus 23:21Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li.
Deuteronomy 4:7Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?
Psalms 44:1Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
Psalms 57:1Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
Psalms 76:1Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
Psalms 145:18Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.