Psalmaro 77:18
La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
19Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
Cross References
Exodus 19:16En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
Judges 5:4Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la ĉielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.
2 Samuel 22:14El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
Psalms 18:7Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
Psalms 18:15Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
Psalms 97:4Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.