Psalms 78:21
Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
Cross References
Numbers 11:1Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
Numbers 11:10Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
Psalms 78:31La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
1 Corinthians 10:5Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto.
Hebrews 12:29ĉar nia Dio estas fajro konsumanta.