Psalmaro 78:70
Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
Londona Biblio
In The King James Version
He chose David also his servant, and took him from the sheepfolds:
In Context
69Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
71De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
Cross References
Exodus 3:1Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb.
1 Samuel 16:11Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin, ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien.
1 Samuel 17:15Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem.
2 Samuel 6:21Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis.
1 Kings 8:16De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
Psalms 89:19Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.