Psalmaro 78:8
Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
9La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
Cross References
Exodus 33:3Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
Exodus 34:9Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
Deuteronomy 9:6Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.
Deuteronomy 9:24Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
Joshua 14:8Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuraĝigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.
1 Samuel 8:8Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi.