Psalmaro 79:1
Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:17Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
2 Kings 24:13Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
2 Kings 25:9Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
2 Chronicles 36:6Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon.
2 Chronicles 36:19Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
Psalms 74:1Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?