Psalmaro 82:5
Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
6Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
Cross References
Job 8:9Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
Psalms 14:4Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
Psalms 75:3Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
Proverbs 1:29Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
Proverbs 4:19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
Ecclesiastes 3:16Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.