Psalms 86:13
Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
Londona Biblio
In The King James Version
For great is thy mercy toward me: and thou hast delivered my soul from the lowest hell.
In Context
12Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
Cross References
Job 33:22Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
Job 33:28Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
Psalms 30:3Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
Psalms 56:13Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, Por ke mi iradu antaŭ Dio En la lumo de la vivo.
Psalms 88:6Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
Psalms 108:4Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.