Psalmaro 87:3
Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
Londona Biblio
In The King James Version
Glorious things are spoken of thee, O city of God. Selah.
In Context
2La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
Cross References
Psalms 46:4Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
Psalms 48:11Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.
Isaiah 12:6Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Isaiah 54:2Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.
Isaiah 61:3por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.
Jeremiah 31:12Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno, kaj ili ne plu havos malĝojon.