Psalmaro 89:1
La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
Cross References
1 Kings 4:31Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.
1 Chronicles 2:6La filoj de Zeraĥ: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin.
Psalms 40:9Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
Psalms 71:8Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
Psalms 86:12Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
Psalms 89:4Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.