Psalmaro 89:24
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
Londona Biblio
In The King James Version
But my faithfulness and my mercy shall be with him: and in my name shall his horn be exalted.
In Context
23Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
25Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
Cross References
1 Samuel 2:1Kaj Ĥana preĝis kaj diris: Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.
Psalms 20:5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
Psalms 89:2Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
Psalms 89:28Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
Psalms 91:14Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
John 17:6Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.