Psalmaro 89:29
Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
Londona Biblio
In The King James Version
His seed also will I make to endure for ever, and his throne as the days of heaven.
In Context
28Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
30Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
Cross References
Deuteronomy 11:21por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero.
1 Chronicles 17:11Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.
Psalms 21:4Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
Psalms 89:4Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
Psalms 132:11La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
Isaiah 55:3Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.