The Bible Software
bible.software › Psalmaro › Psalmaro 9 › Psalmaro 9:16

Psalmaro 9:16

Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

Londona Biblio

In The King James Version

The LORD is known by the judgment which he executeth: the wicked is snared in the work of his own hands. Higgaion. Selah.

In Context

15Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.

17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

Read all of Psalmaro 9

Cross References

Exodus 7:5Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.

Exodus 14:10Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

Deuteronomy 29:22Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos —

Judges 1:7Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

1 Samuel 17:46Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.

2 Kings 19:34Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Psalmaro 9:16

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Psalmaro 9:15Psalmaro 9Psalmaro 9:17 →