Psalmaro 9:5
Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
Cross References
1 Samuel 17:45Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.
1 Samuel 25:39Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon.
2 Samuel 5:6Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien.
2 Samuel 10:6Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Reĥob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la reĝo de Maaĥa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
2 Samuel 21:15Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis.
Psalms 2:1Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?