Psalmaro 9:6
La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
Cross References
Exodus 15:16Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutiĝas kiel ŝtono, ĝis pasas Via popolo, ho Eternulo, Ĝis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
1 Samuel 31:7Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.
Job 18:17La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
Psalms 8:2Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
Psalms 34:17Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
Isaiah 10:6Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj.