Psalmaro 90:4
Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
Londona Biblio
In The King James Version
For a thousand years in thy sight are but as yesterday when it is past, and as a watch in the night.
In Context
3Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
5Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
Cross References
Exodus 14:24Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.
Psalms 39:5Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
Matthew 24:43Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.
2 Peter 3:8Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.