Psalmaro 90:7
Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
Londona Biblio
In The King James Version
For we are consumed by thine anger, and by thy wrath are we troubled.
In Context
6Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
8Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
Cross References
Exodus 14:24Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.
Deuteronomy 2:14Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
Psalms 59:13Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
Psalms 90:9Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
Habakkuk 3:12Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
Hebrews 3:10Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;