Psalmaro 91:14
Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
15Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Cross References
Ezra 8:31Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
Psalms 9:11Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
Psalms 89:16Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
Isaiah 33:16tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.
John 14:23Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.
John 17:3Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.