Psalmaro 97:2
Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.
3Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
Cross References
Exodus 19:9Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
Exodus 24:16Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.
1 Kings 8:10Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.
Job 23:14Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
Psalms 18:11El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
Psalms 77:19Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.