Psalmaro 99:3
Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
Londona Biblio
In The King James Version
Let them praise thy great and terrible name; for it is holy.
In Context
2La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
Cross References
Deuteronomy 7:21Ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.
Joshua 24:19Kaj Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj.
Nehemiah 1:5Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
Nehemiah 9:5Kaj diris la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija, Ŝebanja, kaj Petaĥja: Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super ĉia beno kaj laŭdo.
Psalms 66:3Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
Psalms 76:12Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.