Psalmaro 99:7
El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 33:9Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.
Numbers 12:5Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris.
Deuteronomy 4:5Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
1 Samuel 12:3Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
Proverbs 28:9Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
1 John 3:21Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;