Apokalipso de Johano 1:16
Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 1
Cross References
Judges 5:31Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.
Isaiah 11:4sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
Isaiah 49:2Kaj Li faris mian buŝon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo.
Daniel 8:10Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
Malachi 4:2Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.
Acts 26:13mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj.