Apokalipso de Johano 1:17
Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 1
Cross References
Exodus 14:13Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.
Psalms 139:5De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
Isaiah 41:10ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Isaiah 48:12Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael: tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.
Ezekiel 1:28Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.
Daniel 10:8Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.